 |
|
|
 |
Konfidu en tiu Spirito
kiu gvidas al la bono. |
 |
Doktrinoj kaj
Interligoj 11:12 |
Ĉu vi sentis ke la Spirito tuŝis vian vivon per la Mormonismo, sed ĉu
vi malfacile akceptas iujn ekleziajn asertojn kiel literaj aǔ senŝanĝaj
veroj? Ĉu vi maltrankviliĝas ke la emfazado de obeiemo, aǔtoritato, ekleziaj
programoj kaj reguloj, aǔ doktrina pureco, povas ombriĝi la principojn
de kompato, servado, progreso, libera volo, persona revelacio, aǔ socia
ĵusteco? En tiu kazo, vi eble havas t.n. liberalan religian vidpunkton.
Etiketoj kiel 'konservativa' aǔ 'liberala' estas problemaj, siaj signifoj
estas relativaj kaj ofte diskreditaj. Malgraǔ tio, tiu ĉi Interreta paĝaro
kuraĝigas konscian liberalan spiritecon surbaze la Mormona tradicio, ĝi
ne temas pri politiko, teologio, eklezia historio, aǔ kritikema studado
de la skriboj. Anstataǔ, ĝia baza demando estas: Kie, en la tradicio de
la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, evidentiĝas la Spiriton? Kiel kuraĝigas
iliaj instruoj kaj praktikoj spiritan kreskadon, kaj kiel inspiras ili
nin fari la bonon?
Ni bezonas volontulojn
por traduklaboroj! |
LiberalMormon.net bezonas volontulojn
por traduki tiu ĉi Interreta paĝaro en Esperanto. Se vi ŝatas tiun
ideon, bonvole kontakti nin. |
* Teachings of the Prophet Joseph Smith (Salt
Lake City: Deseret Book, 1976), 256
|
|
 |